Kupolo

Kupolo kaj lanterno de la Cappella del Presepio (Santa Maria Maggiore en Romo)
Kupolo de la Roko en Jerusalemo kompletita en 691.

Kupolo (el la latina cupula „malgranda tino“, eble ankaŭ el la araba قبة, qubba, „kurbkovrita konstruaĵo, ĉambro“) estas arkitektura elemento kiu similas la kavan supran parton duonon de sfero. La preciza difino estis demando pri konflikto. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de formoj kaj specialecaj esprimoj priskribi ilin. Kupolo povas ripozi sur rotondotamburo, kaj povas esti apogita per kolonoj aŭ pilastroj kiuj transiras al la kupolo tra murangulaj diagonaltraboj aŭ pendentivoj. lanterno povas kovri la okulon kaj povas havi alian kupolon.

Kupoloj havas longan arkitekturan genlinion kiu etendiĝas reen en prahistorion kaj ili estis konstruitaj el koto, ŝtono, ligno, briko, betono, metalo, vitro, kaj plasto laŭlonge de la jarcentoj. La simboleco asociita kun kupoloj inkludas kadavrodeponejon, ĉielon, kaj registarajn tradiciojn kiuj same formiĝis dum tempo.

Kupoloj estis trovitaj ekde la komenco de la historio de Mezopotamio, kio povas klarigi la etendan disvastiĝon de la formo. Ili estas trovitaj en la persa, helenisma, romia, kaj ĉina arkitekturoj en la mondo de Antikveco, same kiel inter kelkaj nuntempaj indiĝenaj konstru-tradicioj. Ili estis popularaj en bizanca arkitekturo kaj mezepoka islama arkitekturo, kaj ekzistas multaj ekzemploj de Okcidenteŭropo en la Mezepoko. La renesanca stilo disvastiĝis de Italio en la komenco de la moderna periodo. Akceloj en matematiko, konstrumaterialoj, kaj produktad-teknikoj post tiu tempo rezultigis novajn kupolspecojn. La kupoloj de la moderna mondo povas esti trovitaj sur religiaj konstruaĵoj, leĝdonaj kameroj, sporto-stadionoj, kaj gamo da funkciaj strukturoj[1].

Laŭ Francisko Azorín kupolo estas Duonsfera, elipsoida aŭ paraboloida, supro de konstruaĵo.[2] Li indikas etimologion el la latina cupula, el cupa (barelo). Kaj li aldonas la teknikajn specifaĵojn kun lanterno kaj tamburo, sur trumpoj kaj sur pendantivoj.[3]

  1. Брунов Н. И. Очерки по истории архитектуры. Том 1, стр.322-330 ruse
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 122.
  3. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search