La Ondo de Esperanto

La Ondo de Esperanto
Kovrilo de la 6a numero, 2015: Dum la 74a Hispana kongreso de Esperanto, dekstre maldekstren: Enric Baltasar (kunordiganto de LKK), José Antonio del Barrio (prezidanto de HEF), Maria Carmen Tormos (skabenino pri kulturo)
Kovrilo de la 6a numero, 2015:
Dum la 74a Hispana kongreso de Esperanto, dekstre maldekstren: Enric Baltasar (kunordiganto de LKK), José Antonio del Barrio (prezidanto de HEF), Maria Carmen Tormos (skabenino pri kulturo)
revuo
Speco Internacia sendependa magazino en Esperanto
Formato 24 paĝoj
Periodeco komence taga,
poste ĉiumonata

Lando redaktita en Rusujo (Rusio), presita en Pollando, kaj ekspedita el Litovujo (Litovio)
Urbo Kaliningrado
Posedanto Sezonoj
Redaktisto Aleksander Korĵenkov
Establodato februaro 1909, refondita en 1991
Prezo po 3,50 EUR (papera versio),
po 1,25 EUR (PDF-a versio)
Eldonkvanto komence dek mil ekzempleroj, legita en kvindeko da landoj

Adreso RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Rusujo
Retejo Esperanto-Ondo.ru
vdr

La Ondo de Esperanto estas soci-kultura esperantlingva magazino eldonata en la Rusia Federacio. Fondita de Aleksandr Saĥarov ĝi aperadis en Moskvo inter februaro 1909 kaj majo 1917. Ĝi estis refondita en 1991 en Jekaterinburg kiel dumonata revuo. En 1991-1997 La Ondo de Esperanto aperadis 6-foje jare, poste ĉiumonate. La redaktoro de la gazeto estas Aleksander Korĵenkov, kaj eldonanto kaj administranto Halina Gorecka.

Ekde 2007 la magazino estas legebla PDF-dosiere kaj en marto 2016 aldoniĝis la EPUB-formato. Ekde 2017 la revuo ne plu aperas papere, sed nur elektronike kiel bitgazeto laŭ la normoj "pdf" kaj "ePUB".[1] Fine de septembro 2019 estis anoncita ĉeso de aperado de La Ondo de Esperanto kun la lasta numero planata al la 30-a de decembro 2019.[2]

Tamen en 2020 la revuo ne ĉesis, sed transformiĝis je sezona almanako kun 120-150 paĝoj (laŭ la normoj "pdf" kaj "ePUB"). La printempa almanako aperas fine de marto, la somera fine de junio, la aŭtuna en septembro, kaj la vintra je Kristnasko.

La magazino estis la plej populara Esperanto-gazeto,[3] kaj ekde 1998 ĉiujarfine la gazeto proklamas la esperantiston de la jaro. La gazeto aranĝis ankaŭ inter 1982 ĝis 2017 preskaŭ ĉiujare literaturan konkurson Liro kaj ekde 1998 kaj 2010 13-foje Internacian Fotokonkurson.[4]

Krome aperis aparta, ampleksa kaj profesie enpaĝigita reta eldono de la periodaĵo, nomata La Balta Ondo. Ekde 2008 ankaŭ aperis podkasto Radio Esperanto kun elektitaj tekstoj el la papera magazino kaj temajn programojn pri literaturo, historio kaj muziko.

  1. Korĵenkov, Aleksander. Gravaj ŝanĝoj en 2017. La Ondo de Esperanto (2016-07-22). Alirita 2016-09-09. “Konsiderinte la suprajn konkludojn, la redakcio de La Ondo de Esperanto decidis, ke en la 2017a jaro la revuo aperos nur elektronike.”.
  2. Korĵenkov, Aleksander. №300: la lasta jubileo de La Ondo. La Ondo de Esperanto (2019-09-30). Alirita 2019-10-05. “Sed la jubileo havos iom amaran kromguston, ĉar ĝi estos la lasta jubileo de La Ondo, kiu aperos nur ĝis la fino de la nuna jaro. (...) La decembra Ondo (№302) aperos la 30an de decembro 2019.”.
  3. “La plej popularaj Esperanto-gazetoj”, voĉdonado okazinte en julio 2015 en La Balta Ondo
  4. prezentoj de la Internaciaj Fotokonkursoj en la eldoneja retejo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search