Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aŭ Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj. |
Lev Nikolajeviĉ TOLSTOJ aŭ Leo TOLSTOJ (ruse Лев Николаевич Толстой; [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.
Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis interalie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la ceteron de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacidomo de Astapovo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search