Levido

Levido
Q110158255
judoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Simbolo de la tribo de Levi.

“La Sinjoro diris al Moseo: "Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj uterelirintoj el la Izraelidoj; La Levidoj estu do Miaj." (Nombroj 3,11) Hebree: וַאֲנִי הִנֵּה לָקַחְתִּי אֶת-הַלְוִיִּם, מִתּוֹךְ בְּנֵי יִשְׂרָאֵל, תַּחַת כָּל-בְּכוֹר פֶּטֶר רֶחֶם, מִבְּנֵי יִשְׂרָאֵל; וְהָיוּ לִי, הַלְוִיִּם .וַיְדַבֵּר יְהוָה, אֶל-מֹשֶׁה לֵּאמֹר.

La Levido estis membro de la dekdu triboj de Izraelo, nome de Levi.
Al levidoj estis konfidita la tasko gardi la tabernaklon kaj la Templon de Jerusalemo. La sacerdota linio de Aaron (parto de la Levidoj, kaj kies membroj estis diritaj cohanim), konkrete okupiĝis pri la ritaj oferoj dum la aliaj Levidoj zorgis pri la kanto, sono kaj asistado. La Levidoj estas priskribitaj kiel la hededaĵo de Dio, lia "posedaĵo"; la levida taĉmento translokigis, piednude, la keston de la Interligo. Unika inter la dekdu tribo, ili ne obtenis iun ajn parton de la Izraela Lando ĉar servi al Dio estis ilia heredaĵo.
Paralele, en batalo ili havis la taskon gardi la Interligan keston, sen aliaj partopreniĝo en la milito.
Ili vivloĝis en la levidaj urboj, disaj inter la tuta Izraelio, kaj salajriĝis per la dekonaĵoj. La Levidoj estis elektitaj por tia speciala rolo ĉar, dum ili estis en Egiptio kaj poste dum la “peko de la ora bovido” ili restis fidelaj al la kredo de siaj patroj: ili nek adoris la oran bovidon kaj nek kontraŭis Moseon kiu membris en la sama tribo.
Laŭ midraŝo, ili, dum la ekzilo babilona rifuzis kanti por la dioj de Nebukadnecar la 2-a [1].
La koloroj de ilia ŝildo estas la blanko, la nigro kaj la ruĝo.

  1. Psalmo 137

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search