Libera programaro

Libera programaro
speco de programaro Redakti la valoron en Wikidata
freely redistributable software • fontkodo-havebla programaro • Malfermkoda programaro
vdr

Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla[1][2][3][4] laŭ la sekvaj specoj:

  • La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
  • La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Dispono pri la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
  • La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
  • La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.

Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.

  1. (Referu al GNU Project. What is Free Software. Free Software Foundation.)
  2. Free Software Movement (gnu.org)
  3. Philosophy of the GNU Project (gnu.org)
  4. What is free software (fsf.org)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search