Libera volo

Knaboj saltas al akvo iom riske, supozeble uzante sian liberan volon.

Libera volo estas filozofia doktrino, laŭ kiu estaĵoj kontrolas siajn proprajn agojn kaj decidojn. Traktado de ĉi tiu demando devigas la komprenadon de la rilato inter libereco kaj kaŭzeco, kaj determinadon, ĉu la leĝoj de la naturo estas kaŭze determinismaj. La variaj filozofiaj skoloj malsame konsideras la problemon, ĉu eventoj estas antaŭdeterminitaj aŭ ne kaj ĉu libera volo povas kunekzisti kun determinismo aŭ ne. Tiel, ekzemple, laŭ strikta determinismo (ekzemple, meĥanikismo) la universo estas tute determinisma, do libera volo estas ne ebla.

Multaj religiaj aŭtoritatoj apogis tiun kredon, dum ĝi estis kritikata kiel maniero de ideologio individuisma fare de pensuloj kiel Baruch Spinoza, Arthur Schopenhauer, Karl Marx kaj Friedrich Nietzsche. La koncepto estas ofte uzata, kaj ĝi havas objektivismajn konotaciojn, ĉar indikas la realigadon de agado fare de la aganto ne tute kondiĉita kaj ligita al faktoroj kaj antaŭantaj kaj subjektivaj, en kio la percepto de la agado de la aganto estis kondiĉita nur de ties propra volo.

La ekzisto de la libera volo estis ŝlosila afero laŭlonge de la historio de la filozofio kaj de la scienco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search