Libro

Ĉi tiu artikolo temas pri aro de paĝoj kun teksto. Por matematika termino rigardu la paĝon Libro (grafeteorio).
libroj.
Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio.

Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro.

Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj[1]. Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado).

En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo.

Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas librovendejo. Libroj povas ankaŭ esti pruntitaj el bibliotekoj. Google ĉirkaŭkalkulis je 2010, proksimume 130,000,000 unikajn titolojn publikigitajn ĝis tiam.[2] En kelkaj pli riĉaj landoj, presitaj libroj estas malfermante paŝon al la uzado de ciferecaj libroj,[3] kvankam la vendado de tiaj ciferecaj libroj malpliiĝis dum la unua duono de 2015.[4]

  1. Laŭ la Recommendation concerning the International Standardization of Statistics Relating to Book Production and Periodicals, 19a de Novembro 1964 de Unesko: "A book is a non-periodical printed publication of at least 49 pages, exclusive of the cover pages, published in the country and made available to the public". Germane ekzemple ĉe Buchmarkt-College Arkivigite je 2012-11-27 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Books of the world, stand up and be counted! All 129,864,880 of you.. Inside Google Books (5a de Aŭgusto 2010). Alirita 2010-08-15. “After we exclude serials, we can finally count all the books in the world. There are 129,864,880 of them. At least until Sunday.”.
  3. Curtis, George. (2011) The Law of Cybercrimes and Their Investigations, p. 161.
  4. The Plot Twist: E-Book Sales Slip, and Print Is Far From Dead. The New York Times (22a de Septembro 2015). Alirita 2015-10-08.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search