Ligno

Lignopeco el pirarbo.
Baobabo (Adansonia digitata). Enorma fonto de ligno.

Ligno estas porenhava kaj fibreca struktura histo, nome natura materialo, el kiu konsistas plejparto de la radikoj, trunko kaj branĉoj sub la ŝelo de arboj, arbedoj kaj iomkvante de arbustoj, nome lignoplantoj. Ĝi estas organika materialo, nome natura kompozito el fibroj el celulozo (kiuj estas fortaj laŭ tensio) trempita en histarujo el lignino kiu rezistas premadon. Ligno estas foje difinita kiel la nura duaranga ksilemo en la tigoj de arboj,[1] aŭ ĝi estis difinita pli larĝe por inkludi la saman tipon de histo ses el radikoj de arboj aŭ arbustoj. En vivanta arbo ĝi plenumas eltenan funkcion, kiu ebligas al lignaj plantoj kreski aŭ stari per si mem. Ĝi ankaŭ portas akvon kaj nutraĵojn al folioj, al aliaj aliaj kreskantaj partoj de la planto, kaj al radikoj. Ligno povas ankaŭ referenci al aliaj plantomaterialoj kun kompareblaj proprecoj, kaj al materialo inĝenierita el ligno, el ligneroj aŭ el ligna fibro. Nome ligno estas ankaŭ peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj de jarmiloj. Ĝi servas ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni produktas ankaŭ paperon inter aliaj necesaĵoj.

La Tero enhavas ĉirkaŭ 434 mil milionojn da kubaj metroj de kreskanta arbartotalo, 47% el kiu estas komercebla.[2] Kiel abundan, karbon-neŭtra renovigebla rimedo, lignaj materialoj estis de intensa intereso kiel fonto de renovigebla energio. En 1991, proksimume 3.5 kubaj kilometroj da ligno estis kolektitaj. Dominantaj uzoj estis por meblaro kaj por konstruado.[3]

Laŭ Francisko Azorín ligno estas Malmola substanco, el kiu konsistas la radikoj, trunko k. branĉoj de la arboj, uzata por konstruo, por mebloj.[4] Li indikas etimologion el la latina lignum (ligno). Kaj li aldonas la rilatajn terminojn lignisto por hakisto, segisto, laboristo je ligno; lignaĵisto, por metiisto, kiu faras benkojn, meblojn diversajn el ligno, malmola ligno (kverko, kaŝtanujo, ulmo, fago, nuksujo), rezinoza ligno (pino, abio, cedro, cipreso, eŭkalipto), blanka ligno (poplo, tilio, akacio, laŭro) kaj dolĉa ligno (santalo, pirujo).[5]

  1. Hickey, M.. (2001) The Cambridge Illustrated Glossary of Botanical Terms. Cambridge University Press.
  2. Global Forest Resources Assessment 2005 / Food and Agriculture Organization of the United Nations.
  3. Horst H. Nimz, Uwe Schmitt, Eckart Schwab, Otto Wittmann, Franz Wolf "Wood" en Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry 2005, Wiley-VCH, Weinheim. DOI 10.1002/14356007.a28_305
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 127.
  5. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search