Likeno

Likenoj povas havi viglajn kolorojn
Kelkaj likenoj, ekzemple el genro Cladonia similas trumpetojn.
Likeno Letharia vulpina sur arbotrunko
Tipoj de likenoj sur roko
Likeno (Xanthoria parietina) sur arbobranĉo
Likeno (Lichenes) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

Likeno estas simbioza kunvivaĵo konsistanta el fibreca fungo (askofungo, malofte klabfungoj) kaj fotosintezanta partnero, mikroskopa algo - plej ofte verda algo, sed foje cianobakterio, ankaŭ konata kiel blua algo.

La formo de likeno estas determinita de la ekstera parto de la funga partnero, do ĉiu likeno nomiĝas laŭ la fungo. Kutime, la fungo estas la plej granda parto de la likena volumo, kvankam ĉi tio iam povas ne okazi kun fibreca aŭ gelatina likeno. La likena fungo estas kutime de la askofunga sistemo, kaj malofte de la bazidiofunga sistemo. Iuj taksonomistoj, traktantaj likenojn, lokas ilin en lian propran sistemon, la Mycophycophyta - sed ĉi tiu metodo ignoras la fakton, ke ĝiaj komponantoj apartenas al malsamaj sistemoj.

Algaj ĉeloj enhavas klorofilon, kio permesas al ili vivi en puraj mineralaj medioj per memproduktado de organikaj kombinaĵoj (vidu fotosintezon). La fungo protektas la algo kontraŭ dehidratiĝo kaj provizas ĝin per mineraloj derivitaj de la malsupra tavolo sub la likeno. Se cianobakterioj ĉeestas, tiam ĝi povas derivi nitrogenon de la aero kaj tiel kompletigi la agojn de la verdaj algoj.

Likenoj estas inter la plej fortikaj vivaĵoj sur la Tero kaj eĉ troveblas en centra Antarkto, loko, kie neniu alia vivaĵo vivas. Ĉi tiu fakto instigis NASA interesiĝi pri ili, supozante, ke se estus vivaĵoj, kiuj povus esti malkovritaj sur aliaj planedoj, ili estus similaj al likenoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search