Lingvistiko

Lingvistiko (aŭ, pli kutime kaj regule, lingvoscienco) estas sistema studado de homa lingvo. La koncernaj fakuloj nomiĝas lingvistojlingvosciencistoj.

Kovrilpaĝo de A világnyelv pro és kontra; nur hungare, (La mondolingvo por kaj kontraŭ) red:Antal László; 1984

Lingvistiko (de la franca linguistique, la angla linguistics kaj similaj formoj en aliaj lingvoj; siavice de linguiste, «lingvisto»; siavice de la latina "lingua", «lingvo») aŭ (regule kaj memklarige) lingvoscienco estas la scienca studado de la deveno, evoluo, strukturo kaj funkciado de la homa lingvo, cele al dedukto de leĝoj, kiuj regas la lingvojn (kaj antikvajn, kaj modernajn). Tiel, la lingvistiko studas la fundamentajn strukturojn de la homa lingvokapablo, ties variaĵojn en ĉiuj lingvofamilioj (kiujn la lingvistiko mem identigas kaj klasigas) kaj la kondiĉojn, kiuj ebligas la komprenon kaj la komunikadon pere de naturajkonstruitaj lingvoj, interalie en la genera kaj aliaj aspektoj).

Kvankam la gramatiko ja estas antikva studobjekto, la netradicia fokuso de la moderna lingvistiko havas diversajn fontojn. Unu de la plej gravaj estis konstituitaj de la Neogrammatiker (germanaj novgramatikistoj), kiuj inaŭguris la historian lingvistikon kaj enkondukis la nocion de "leĝo" en la kunteksto de la lingvistiko kaj kiu partikulare formulis diversajn fonetikajn leĝojn por reprezenti la lingvajn ŝanĝojn. Alia grava punkto estas la terminoj "sinkroneco", "diakroneco" kaj la strukturismajn nociojn popularigitajn per la laboro de Ferdinand de Saussure kaj lia verko Cours de linguistique générale (Kurso de ĝenerala lingvistiko, inspirita en liaj lecionoj).[1]​ La 20-a jarcento estas konsiderata, ekde la apero de la strukturismo derivita de la laboro de Saussure, la «starpunkto» de la moderna lingvistiko.[2] Ekde tiam ŝajne oni ĝeneraligis la uzadon de la vorto «lingvistiko» (la unua apero de tiu vorto estis registrita en 1883). La vorto «lingvisto» jam aperis por la unua fojo en la unua paĝo de la unua volumo de la verko Choix des poésies des troubadours,[3]​ verkita en 1816 de Raynouard.

  1. Ferdinand de Saussure neniam verkis la libron "Cours de linguistique générale", sed liaj lernantoj verkis ĝin post lia morto el la notoj kiujn li lasis aŭ ili kolektis. «Post la morto de la majstro, ni esperis trovi en liaj manuskriptoj [...] la fidela aŭ almenaŭ sufiĉa bildo de tiuj geniaj lecionoj. [...] Ni decidis por solvo pli aŭdaca, sed ankaŭ, ni kredas, pli racia: klopodi rekonstruon, sintezon, surbaze de la tria kurso, uzante ĉiujn materialojn el kiuj ni disponas, inklude la personajn notojn de Ferdinand de Saussure». Charles Bally kaj Albert Sechehaye en la prefaco al la unua eldono de la Cours de linguistique générale, Ĝenevo, 1915. Ekzemple moderna hispanlingva eldono: Curso de lingüística general, Editorial Losada, Buenos Aires, 1945, pp. 31 kaj 33.
  2. Salazar García, Ventura. «Léxico y teoría gramatical en la lingüística del siglo XX». Leksiko kaj gramatika teorio en la lingvistiko de la 20-a jarcento. Konsultita la 26an de Aprilo 2018.
  3. Raynouard, M. (François-Just-Marie) (1a de Januaro 1816). Choix des poésies originales des troubadours. Parizo, Impr. de F. Didot. Konsultita la 31an de marto 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search