Linio 3 de la metroo de Parizo

M03

2 vagonaroj MF 67 sur linio 3 en Gallieni

2 vagonaroj MF 67 sur linio 3 en Gallieni
Superrigardo
Numero de linio M03
Sistemo Metroo
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto RATP
Historio
Malfermo 1904
Teknikaj trajtoj
Longo 11,7 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
25 stacioj
vdr

La linio 3 de la metroo de Parizo estas unu el la 16 metrolinioj de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi kunigas la stacion Pont de Levallois - Bécon al la stacio Gallieni. Per ĝi alireblas interalie la stacidomo Saint-Lazare, la grandaj bulvardoj kaj Placo de la République, centre de Parizo. Proksimume 91,6 milionoj da vojaĝantoj uzadas la linion ĉiujare, kvankam tiu nombro inkludas la trafikon de la linio 3bis.

La unua sekcio de la linio 3 estis inaŭgurita la 10-an de oktobro 1904, inter Père Lachaise kaj Villiers. La konstruado daŭris pli longe ol unue atendite.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search