Linus Carl PAULING (naskiĝis la 28-an de februaro 1901 en Portland, mortis la 19-an de aŭgusto 1994 en Big Sur en Kalifornio) estis usona kemiisto. En 1954 li ricevis la Nobel-premion pri kemio.
En 1962 li estis distingita per la Nobel-premio pri paco, pro kampanjo kontraŭ eksperimentoj pri nukleaj eksplodoj kaj pacismo kontraŭ Vjetnama milito - kaj tiel fariĝis unu el la tre malmultaj homoj, kiuj ricevis eĉ du Nobel-premiojn.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1947.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search