Listo de maraj ekoregionoj

Turkisa koloriĝado de la akvo apud la marbordoj de Kornvalo, kaŭzita de "florado" de Emiliania huxleyi (Haptophyta aŭ kalkalgoj).
Megaptera novaengliae (cetacoj) apud la majna marbordo (Usono).
Fulga ŝterno, marbirdo de la tropikaj oceanoj.
Giganta rajo, maroj apud Tajujo.
Bruna naivulo, marbirdo el la tropikaj oceanoj, ekzemple troviĝanta en Havajo.
Marfluo-areoj.

La sekvanta listo de maraj ekoregionoj estas difinita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la organizaĵo Nature Conservancy (naturprotekto). La WWF/Nature Conservancy arigas la individuajn ekoregionojn en 12 marajn regnojn, kiuj reprezentas la larĝajn latitudajn subdividojn de polusaj, mezvarmaj, kaj tropikaj maroj, kun sekcioj surbaze de oceanbasenoj. La maraj regnoj estas subdividitaj en 62 marajn provincojn, kiuj inkludas unu aŭ pli el la 232 maraj ekoregionoj. La WWF/Nature Conservancy-skemo nuntempe ampleksas nur marbordajn kaj kontinentbretajn areojn; ekoregionoj de la profundaj oceanoj ankoraŭ ne estis skizitaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search