La liston pri la Plej riĉaj homoj de la mondo aperigas ĉiujare la usona ekonomia gazeto Forbes, kiu listigas ĉiun personon de la mondo, kies posedaĵo superas unu miliardon da usona dolaro. Oni publikas la liston ekde 1987. Oni ne surlistigas diktatorojn kaj anojn de reĝaj familioj.
Inter 1996 kaj 2005 kreskis la nombro de miliarduloj de 423 al 691. La liston gvidas ekde 1998 Bill Gates, kunfondinto de la usona softvara entrepreno Microsoft.
Plimulto de la 691 miliarduloj en 2005 estis usonanoj (277), sekvataj de germanoj (52) kaj rusoj (25). La plej riĉa germano en tiu jaro estis la 8-a en la listo, Karl Albrecht, posedanto de Aldi, la plej riĉa eŭropano entute la 6-a en la listo, la svedo Ingvar Kamprad, posedanto de IKEA.
Laŭ la listo de intertempe 1 810 miliarduloj en 2016, plejmulto estis usonanoj (540), sekvataj de ĉinoj (251), germanoj (120) kaj baratanoj (84).
La tuta posedaĵo de la listuloj estas 2,2 bilionoj da usona dolaro.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search