Litro

Litro
mezurunuo de volumeno • ne-SI-a mezurunuo menciita en SI • derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro
Mezurunuaro Internacia Sistemo de Unuoj
Fizika grando Volumeno
Simbolo L
Nuna difino vidu sekcion Difinoj
Dato de difino 1889
vdr
Kubo de 10 cm x 10 cm x 10 cm (1 litro).

La litro estas mezurunuo de volumeno simbolita per lL. La L estis enkondukita kiel simbolo por litro, por eviti miskomprenojn kun cifero 1, kaj kutimas ĉefe en la angla- kaj franclingvaj mondoregionoj. Ĝi estas unuo de volumeno de la Metra decimala sistemo, akceptita de la SI, egalvalora al 1 kuba decimetro (dm³), 1000 kubaj centimetroj (cm³) aŭ 1/1000 kubaj metroj. Kuba decimetro (aŭ litro) okupas volumenon de 10 cm × 10 cm × 10 cm (vidu la bildon) kaj tial ĝi estas egala al unu milono de unu kuba metro. La baza unuo por volumeno en SI estas la kubmetro (m³). Unu litro egalas al unu milono de kubmetro. (1 L = 0,001 m³). Kubo kun eĝoj (randoj) de 10 centimetroj havas la volumenon de unu litro.

La origina franca metra decimala sistemo uzis al litron kiel baza unuo. La vorto litro estis derivita el franca unuo pli antikva, nome litron, kies nomo devenas de la greka, (en kiu ĝi estis unuo de maso, ne de volumeno[1]) tra la latina lingvo, kaj kiu egalvaloris al proksimume 0,831 litroj. La litro estis uzata ankaŭ en variaj postaj versioj de la metra sistemo kaj estas akceptata por ties uzado fare de la SI,[2] kvankam ĝi ne estas oficiale unuo de la SI, ĉar la unuo de volumeno de la SI estas la kuba metro (m³).

Unu litro de likva akvo havas mason de preskaŭ precize unu kilogramo, ĉar la kilogramo estis de komence difinita en 1795 kiel la maso de unu kuba decimetro da akvo je la temperaturo de glacifando. La postaj redifinoj kaj de la metro kaj de la kilogramo rezultas en la fakto ke tiu rilato jam ne estas preciza.[3]

  1. Collins English Dictionary
  2. Bureau International des Poids et Mesures, 2006, p. 124. ("Tagoj" kaj "horoj" estas ekzemploj de aliaj unuoj ne-SI kiujn la SI akceptas).
  3. «Décret relatif aux poids et aux mesures du 18 germinal an 3 (7 avril 1795)» [Dekreto pri peziloj kaj mezuriloj datita en la 18a de Germinal, Jaro 3 (7a de aprilo 1795) (en franca). Association Métrodiff. 7a de aprilo 1795. Arkivita el la originalo en la 17a de aŭgusto 2016. Konsultita la 4an de novembro 2020. «Gramme, le poids absolu d'un volume d'eau pure égal au cube de la centième partie du mètre, et à la température de la glace fondante.» Traduko: ‘Gramo: nome absoluta pezo de volumo de pura akvo egala al la kubo de la centona parto de metro, je la temperaturo de fandanta glacio.’

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search