Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof
doktoro inĝeniero
doktoro inĝeniero
Persona informo
Naskonomo Ludwik Zamenhof
Naskiĝo 23-an de januaro 1925 (1925-01-23)
en Varsovio, Pollando
Morto 9-an de oktobro 2019 (2019-10-09) (94-jaraĝa)
en Antony, Francio
Lingvoj Esperantofrancapola
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Pollando
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Politekniko de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Adamo Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Wanda Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Juliette Sekrecka (1961–)
Krystyna Tyszka (1951–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Hanna Zaruski-Zamenhof
 ( Krystyna Tyszka)
Margaret Zaleski-Zamenhof
 ( Krystyna Tyszka) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Antony, apud Parizo[1]) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Li studis en Varsovia Politekniko 1946–49 kaj diplomiĝis kiel inĝeniero pri konstruado, sekve doktoriĝis pri teknologio de streĉbetono. En 1959 li translokiĝis al Parizo kaj daŭrigis sian profesian karieron en Francio kaj aliaj landoj, realigante konstruaĵojn sur tero kaj maroj. Lia alia kampo de laboro estis didaktiko en la Arkitektura Altlernejo en Parizo kaj Politekniko de Milano. Li publikigis multajn artikolojn kaj librojn pri sia fako. Post la emeritiĝo en 1993 li okupiĝis pri faka konsultado, ĉeestis sciencajn konferencojn kaj kongresojn, inkluzive de Esperanto-kongresoj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof edziĝis en 1949 kun Krystyna Tyszka, kiu naskis du filinojn: Hanna (1953) kaj Margaret (1958). Li havis nepinon Klementina Zamenhof-Zaruski kaj nepon Pierre-Louis-Antoine Lebard.

Li loĝis en Parizo kun la edzino Juliette, naskita Sekrecka. Li parolis la francan, anglan kaj Esperanton, sed hejme – la polan. Li havis la francan kaj polan civitanecojn, estis honora urbano de Bjalistoko.

  1. Forpasis la Nepo. En: edukado.net, 2019-10-10.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search