Lublina unio

Blazono de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Lublina Unio - la pentraĵo de Jan Matejko
Respubliko de Ambaŭ Nacioj post 1569

Lublina Unio - unuiĝo de Krono de la Regno de Pollando kaj Granda Duklando Litova kreita la 1-an de julio 1569 dum sejmo en Lublino. Ĝi estis reala unio, kontraste al antaŭaj, personaj unioj polaj-litovaj, kie komuna estis nur persono de monarko.

Ĝi estis aprobita la 28-an de junio, subskribita la 1-an de julio kaj fine ratifita de reĝo la 4-an de julio 1569. Ĝi estigis novan ŝtaton, nomatan Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie komunaj estis: reĝo, sejmo, valuto, eksterlanda kaj defenda politikoj. Apartaj restis fiskoj, armeoj, oficoj kaj juĝistaroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search