Luganska Popola Respubliko

Luganska Popola Respubliko
LPR
ruse Луганская народная республика

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia himno de Luganska Popola Respubliko (ru)
pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio • respubliko de Rusio • provinco de Ukrainio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lugansko
Oficiala(j) lingvo(j) rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) rusa
Plej ofta(j) religio(j) Laika ŝtato
Areo 26 684 km²
Loĝantaro 1 400 000 (1-a de januaro 2023)
Loĝantoj luganskanoj
Horzono +2
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko, Ortodoksismo
Ŝtatestro Leonid Paseĉnik
Ĉefministro Kategorio:Leonid Paseĉnik
Sendependiĝo disde Ukrainio 12-a de majo 2014
Ekonomio
Valuto Rusia rublo (RUB)
vdr

Luganska Popola Respubliko (ruse Луга́нская Наро́дная Респу́блика, [lʊˈɡanskəjə nɐˈrodnəjə rʲɪˈspublʲɪkə], mall. ruse ЛНР, mall. esperante LPRLNR, ukraine Луга́нська наро́дна респу́бліка) - estas respubliko kadre de Rusia Federacio. Ek de 2014 jaro la respubliko sin deklaris memstara ŝtato. En 2022 jaro LPR estis aneksita de Rusio. Luganska Popola Respubliko pretendas al la teritorio de Luhanska provinco de Ukrainio[1]. Ĉefurbo de la respubliko estas Lugansk.

Ek de sia apero kaj ĝis anekso de Rusio Luganska Popola Respubliko estis kontrolita kaj administrita de Rusia Federacio[2].

Laŭ leĝaro de Ukrainio ek de 2014 jaro la teritorio de Luhanska provinco, kontrolata de Luganska Popola Respubliko, estas okupita de Rusio[3].

Luganska Popola Respubliko estis memanoncita la 27-an de aprilo 2014 jaro dum por Rusiaj protestoj ĉe Sud-Oriento de Ukrainio[4][5]. La 11-an de majo de la sama jaro la memanoncita respubliko organizis referendumon pri sindeklaro, kies rezultoj ne estis aprobita de intŝtata komunumo. La 12-an de majo Luganska Popola Respubliko deklaris sendependencon. Ĝis la anekso de Rusio la deklaradon aprobis nek unu ŝtato ano de Unuiĝintaj Nacioj. Similaj eventoj okazis en najbara Donecka Popola Respubliko (mall. DPR). Dum postiranta milito ĉe Donbaso (2014-2015 jaroj) la respubliko okupis sudajn distriktojn de Luhanska provinco (proksimume unu triono de ties areo). La 21-an de frbruaro 2022 jaro Rusio aprobis la deklaron de sendependenco de Luganska Popola Respubliko (samtempe Rusio aprobis DPR)[6]. La 24-an de februaro Rusio komencis militon kontraŭ Ukrainio, pravigante la invadon ankaŭ per defendo de LPR kaj DPR. Dum la milito rusia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan areon de Luhanska provinco kaj la okupita teritorio estas regata de Luganska Popola Respubliko. Dum la 23-27-an de septembro 2022 jaro en areo de akupita parto de Luhanska provinco okazis adulterita referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio[7]. La aneksio rompis la Rusian kaj la internacian leĝaron[8].

12-an de oktobro 2022 jaro UN akceptis rezolucion, en kia admonis siajn anojn ne aprobi rezultojn de la referendumoj kaj postulis de Rusio ŝanĝi sian kurson rilate al la okupitaj teritorioj de Ukrainio[9].

En 2023 jaro la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskis la teritoriojn de Ukrainio okupitjan kaj kontrolatajn de facte de Rusio. Laŭ la decido militistaro de Rusio invadis la areon minimume ek de aprilo kaj plene aktivis ekde la aŭgusto de 2014 jaro. La militistaro forte influis al la separatistoj, liveris al li armilojn kaj municiojn, kanonadis laŭ iliaj petoj[10].

La registaro de Rusio neadis sian politikan kaj militan partoprenon en funkciado de Luganska Popola Respubliko ĝis la komenco de la senkovra invado al Ukrainio la 24-an de februaro 2022 jaro[11].

Dum sendependa periodo de ekzisto la respublikon agnoskis nur kvin regnoj kaj parte agnoskitaj regnoj: Sud-Osetio[12], Rusio[6], Abĥazio[13], Sirio[14], Nord-Koreio[15]. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo[16].

Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Lugansko. La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj la Luganska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de la Federacia Respubliko Novorusio
  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj GUA1; $2
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Toa1; $2
  3. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj UKR1; $2
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj RL1; $2
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj TASS1; $2
  6. 6,0 6,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Apro1; $2
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj APN1; $2
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj MED1; $2
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj UN1; $2
  10. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj BBC1; $2
  11. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj CPR1; $2
  12. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Lent1; $2
  13. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Ab1; $2
  14. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Sir1; $2
  15. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj MED2; $2
  16. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj UKR2; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search