Luis de Morales

Luis de Morales
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1509 (1509-01-01)
en Badaĥozo
Morto 9-an de majo 1586 (1586-05-09) (77-jaraĝa)
en Badaĥozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
artisto
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Ecce Homo
vdr

Luis de MORALES (Badajoz, ĉirkaŭ 1510 ​- Alcántara, ĉirkaŭ 1586​) estis hispana pentristo de manierisma stilo. Ĉar li famiĝis ĉefe pro religiaj temoj li ricevis kromnomojn «el Divino» (La Dia) aŭ «El divino Morales» (La Dia Morales). Li disvolvis sian aktivecon en relativa izoleco en Ekstremaduro, kvankam liaj verkoj distribuiĝis tra tuta Iberio.

En lia pentrarto videblas plilongigo de figuroj kaj la uzado de la tekniko de la leonardeca sfumato, kio pensigas en influoj de eksterlandaj pentroskoloj (Evora, Milano, krom Sevilo). Tamen, pro lia aparta stilo, lia verkaro estas facile identigebla.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search