Magistro

Magistro (angle: Master) estas akademia titolo ekzistanta en pluraj landoj. La rango estas inter bakalaŭro kaj doktoro. Kutime, studento devas atingi la bakalaŭran titolon antaŭ ol la persono iĝas allasebla al magistra studado.

Magistraj diplomoj ĉiam temas pri unu specifa scienco aŭ sciencero. La magistra diplomo estas akirebla kutime en unu aŭ du jaroj. Tamen, la daŭro de la magistra studado povas diferenci inter fakoj aŭ kategorioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search