Magnezio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Mg kaj atomnumero 12.
Malpeza, rompiĝema, kemie aktiva metalo. En ordinaraj kondiĉoj baldaŭ oksidiĝas, transformiĝante en blankan oksidon.
Magnezio forbrulas kun forta lumo, tial antaŭ apero de modernaj fulmolampoj oni uzis magnezion por fotografado.
Magneziaj alojoj, estas malpezaj kaj sufiĉe firmaj, tial ili estas uzataj en konstruado de aŭtoj kaj avioj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search