Majo de 1968 (Francio)

Skribaĵo de majo de 1968: "Estas malpermesita por malpermesi"..

Kiel Majo de 1968 estas nomata la Pariza studenta ribelo kiu konsistas el serio da eventoj komenciĝintaj per striko de studantoj en Francio. Ĝi jen fariĝis ĝenerala striko, kiu senmovigis partojn de la lando kaj kondukis ĝin al disfalo de la rego de Gaulle. La plejmulto de la protestantoj havis maldekstrecajn kaŭzojn, ĉu komunismajn, ĉu anarkiismajn, kvankam la plejmulto de la grandaj, nome maldekstrecaj, partioj sin malproksimigis de la studantaro kaj eĉ helpis la policon kaj la estraron ĉesigi la ribelon. Multaj homoj rigardis la eventojn kiel oportunon por agiti la "malnovan socion" je multaj aspektoj, inter ili edukmetodoj, seksa kaj ama liberoj. Kvankam kelkaj el tiuj sindeklarantaj maldekstristoj, kiuj kontraŭis la movadon, nun nomas Majon de 1968 politika fiasko, ĝi estis grandsignifa revolucia momento en la 20-a jarcento.

La unuaj strikoj ekokazis en universitatoj kaj mezlernejoj en Parizo, de post kvereloj kun universitataj administrantoj kaj la polico. La klopodoj de la rego de de Gaulle ĉesigi tiujn strikojn per plua policagado nur plivarmigis la situacion, kio kaŭzis surstratajn batalojn kun la polico en la Latina Kvartalo, sekvita de ĝenerala striko de studantoj kaj multaj strikoj en la lando fare de dek milionoj da laboristoj, plimalpli du trionoj de la laboristaro de Francio. La protestoj atingis tian punkton, ke de Gaulle kreis stabejon por deteni la perturbon, fermigis la Nacian Asembleon kaj estigis novan balotadon la 23-an de junio, por la parlamento.

Je tiu punkto, la estraro estis proksima de disfalo (de Gaulle eĉ rifuĝiĝis dume en aerarmean stabejon en Germanio), sed la revolucia situacio dispistiĝis preskaŭ tiel rapide, kiel ĝi estiĝis. Laboristoj reeklaboris post serio da elreviĝoj kaŭzitaj de la Confédération générale du travail, la maldekstreca federacia unio de laboristoj, kaj la Parti Communiste Français (Franca Komunista Partio). Kiam la balotado finfine okazis en junio, la partio de de Gaulle estis eĉ pli forta ol antaŭe.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search