Malferma Tago de UEA

Duono de Kajto en la Malferma Tago
(printempo 2008)

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. La tradicion komencis Osmo Buller en novembro 1994.

En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. La libroservisto, Ionel Oneţ, kutimas doni etan superrigardon pri la nove aperintaj libroj komence de la programo.

Ofte oni havas ĉefgaston, per kiu oni varbas en la revuo Esperanto. Foje la aprilan Malferman Tagon oni kombinas kun la kunsido de la Estraro de UEA.

La unua Malferma Tago okazis la 26-an de novembro 1994.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search