Mallongigo

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Mallongigo (apartigilo).

Mallongigo estas maniero litere redoni vorton aŭ grupon de vortoj skribante nur parton de la literoj.

En Esperanto ne estas devigaj reguloj pri mallongigado. Oni povas mallongigi vorton skribante nur ĝiajn komencajn literojn, ekzemple la vorton ekzemple oni ofte skribas “ekz.”. Tiam estas kutime meti punkton fine de la mallongigo, por montri ke literoj estas forlasitaj. Eblas ankaŭ forlasi parton de la vorta interno, ekz. “S-ro” estas kutima mallongigo de Sinjoro. En loko de vortomeze forlasitaj literoj oni metas ofte streketon, sed ankaŭ eblas tute ne indiki la mankantajn literojn: “Sro". Longajn, plurvortajn nomojn de konataj organizaĵoj oni ofte mallongigas, precipe se ili aperas ripete en sama teksto, skribante nur la komencajn literojn de la ĉefaj vortoj aŭ vortopartoj, ekz. “UEA” por Universala Esperanto-Asocio, “ITU” por Internacia Telekomunika Unio, “MOS” por Monda Organizaĵo pri Sano. Tiajn mallongigojn oni iam skribas ankaŭ kun punktoj: I.T.U.

Manieroj mallongigi estas multaj. Oni povas ankaŭ krei kvazaŭ novajn vortojn, kombinante literojn aŭ silabojn el vortoj: “ReVO” por Reta Vortaro. La novaj elektronikaj rapidmesaĝaj sistemoj (ekz. poŝtelefonaj tekstmesaĝoj kaj interretaj tujmesaĝiloj kaj babilejoj) naskis tutan kulturon de nova “slanga” mallongigado (ligojn al tiutemaj artikoloj trovu ĉi-poste sub “Vidu ankaŭ”).

Mallongigoj, se tiuj ne estas inter la plej oftaj kaj konataj, malrapidigas legadon kaj povas eĉ resti tute enigmaj al la leganto. Tial oni evitas, en bonstila prozo, uzi mallongigojn. Se estas oportune, ekz. en longa artikolo pritraktanta iun organizaĵon, utiligi mallongigojn, oni enkondukas tiujn nur post kiam la leganto unue konatiĝis kun la plena nomo kaj vidis la interkrampe aldonitan mallongigon.

Iom aparta okazo estas la normigitaj simboloj, uzataj ekz. pri mezurunuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj, kiel “m” por metro, “kW” por kilovato, aŭ “MHz” por megaherco. Tiuj estas principe sendependaj de la uzata lingvo kaj sekvas striktajn regulojn pri kombinado kaj uzo de majuskloj. Similiaj estas ekzemple la simboloj de ĥemiaj elementoj (“N” por azoto, “Ne” por neono, “Na” por natrio), kaj aliaj fakoj de tekniko kaj scienco povas havi siajn proprajn sistemojn. La simbolojn oni ne povas trakti simple kiel mallongigojn, ĉar ofte ne temas pri mallongigita formo de vorto en la lingvo de tiutema teksto: ekz. ankaŭ en anglalingva teksto oni uzas “Na” kiel simbolon de natrio, kvankam la angla vorto estas sodium, kaj en Esperanto oni skribas “N” por azoto.

Pri iuj internaciaj organizaĵoj oni vidas ofte mallongigon ĉerpitan el alia lingvo, plej ofte el unu el ties ĉefaj oficialaj lingvoj. Por MSO iam aperas “WHO” (el la angla World Health Organization) ankaŭ en neangla teksto, simile “BIPM” (el la franca Bureau international des poids et mesures) por la Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj. Iam tia mallongigo povas iĝi preskaŭ sendependa vorto. La plej fama tia estas “Unesco”, kiun oni jam ne analizas kiel “U.N.E.S.C.O.”, kaj kiu akiris la regulan esperantigon Unesko, jam kun nur minimuma mallongiga rilato al la plena nomo de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo.

Iam oni vidas provojn esperantigi la nomon de iu internacia organizaĵo tiel, ke laŭeble konserviĝu ĝia internacia mallongigo. Por BIPM tio estas facila, ĉar eblas simple ordigi la vortojn iom alie: Buroo Internacia pri..., sed eĉ en tio elstaras unue la elekto de la vorto Buroo anstataŭ ekz. OficejoOrganizaĵo, por konservi la literon “B”. Alitipa esperantigo, kiu jam firme enuziĝis, estas “TTT” (Tut-Tera Teksaĵo; komence eble duone ŝerca esprimo) por la ĉiea nuntempa fenomeno multlingve konata laŭ la angla mallongigo “WWW” (World Wide Web).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search