Malplena aro

En matematiko, kaj pli specife en aroteorio, malplena aronenioma aro[1] estas la unika aro, kiu ne enhavas elementojn. En aksioma aroteorio ĝia ekzisto estas postulata per la aksiomo de malplena aro kaj ĉiuj finiaj aroj estas konstrueblaj pere de ĝi. La malplena aro estas fojfoje nomata nula aro, sed ĉar nula aro signifas ion alian en teorio de mezuro, uzo de ĉi tiu termino por malplena aro estas ĝenerale evitinda.

Diversaj ĝeneralaj ecoj de aroj estas triviale veraj por la malplena aro.

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: neniom/a “nenioma aro”

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search