Malsatego

Rusia malsatego aŭtune de 1921
Suferanta loĝantaro en Ukrainio dum Holodomoro en la jaroj 1932-33
Virinoj kaj infanoj malsatantaj en Bengaluro, Barato, en la 1870-aj jaroj.

Malsatego estas eksterordinara kaj longdaŭra nutraĵ-manko, kiu kaŭzas daŭran malsaton, subnutradon de popolaj tavoloj, do amasa fenomeno. Malsatego kaŭzas korpan malkonstruon kaj tiel malfortiĝon de korpo kontraŭ malsanoj, fruan morton, malsatmorton, grandan mortproporcion de la loĝantaro.

Oni povas grupigi la malsategojn laŭ la kaŭzoj kaj tuŝitecoj.

La ĝenerala kaj plej ofta malsatego tuŝas ĉiun socitavolon en iu regiono aŭ lando, kvankam ne ĉiuj socitavoloj suferas samnivele. La regiona malsatego suferigas nur parton de lando. Ofte la plej supra socitavolo, klaso ne malsategas.

La kaŭzoj de la malsatego estas plej ofte naturaj (inundo, sekego, malvarmego aŭ varmego, bestaj kaj plantaj malsanoj ktp.). La homaj kaŭzoj de la malsategoj estas politikaj kaj kulturaj kiel milito, intenca malsatigo, malbona ekonomia mastrumado (Nord-Koreio, riĉaj landoj rilate malriĉajn ktp.).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search