Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malto (apartigilo) |
Malto aŭ la Malta Respubliko (maltlingve: Repubblika ta' Malta) estas sudeŭropa insula ŝtato en Mediteraneo. La malta insularo konsistas el la tri loĝataj insuloj Malto (ĉ. 246 km²), Gozo (maltlingve: Għawdex, ĉirkaŭ 67 km²) kaj Comino (Kemmuna, ĉirkaŭ 3 km²) kaj la neloĝataj insuloj Cominotto (Kemmunett), Filfla (Filfola), St. Paul's Islands kaj Fungus Rock. La ĉefinsulo Malto konsistas el du regionoj kaj kvin distriktoj. Gozo kaj Comino estas kune la tria regiono kaj la sesa distrikto. La nomo Malto devenas de la fenica vorto malet, kiu signifas rifuĝejon, la grekoj nomis la insulon Melite [1][2][3].
Malto sendependiĝis de la Unuiĝinta Reĝlando la 21-an de septembro 1964. Ĝi iĝis membro de la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004 kaj de tiam estas ĝia plej malgranda ŝtato [4][5] [6][7] [8][9][10] [11][12] .
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search