Mangao

Manga-stile desegnita vizaĝo

Mangao (japanlingve: 漫画 manga) estas japana bildliteratura esprimrimedo, ekvivalento de la okcidenta komikso. Ekster Japanio, la vorto aludas nur la japanan komikson, kun ties propraj trajtoj. Mangao adaptita al animacia formo nomiĝas animeo kaj en la lasta duono de la 20a jarcento, ili ambaŭ populariĝis en Okcidento. La korea versio de mangao estas "manhwa" kaj la ĉina varianto ricevas la nomon "manhua".[1][2][3]

Mangao estas respektata kiel artformo, kaj sia legantaro ne limiĝas al infanaro. Ekzistas multaj specoj de mangao laŭ la celpubliko (ŝoĝo, ŝonen...). La temoj traktataj estas pluraj, kiel ekzemple agad-aventuro, amaferoj, sportoj, komedio, fantasto, scienc-fikcio...

Kutime, oni legas mangaojn dekstre-maldekstren. Pro la granda kvanto da ili kaj pro malpliigi la kostojn de eldonado kaj presado, ili aperas en antologiaj revuoj nigre kaj blanke, krom fojfojaj paĝoj kiel kovriloj. Tiuj revuoj estas publikigitaj ĉiusemajne aŭ ĉiumonate (kiel Shonen Jump, NakayoshiBig Comic) kaj ili entenas centojn da paĝoj kie prezentiĝas multaj apartaj rakontoj de pluraj aŭtoroj. Se la mangaserio estas sukcesa, la ĉapitroj estas denove eldonataj, ĉi-foje en formo de volumoj (tankobon).

  1. http://www.ingentaconnect.com/content/bpl/jpcu/2005/00000038/00000003/art00002
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-10. Alirita 2022-02-18.
  3. http://www.animenewsnetwork.com/encyclopedia/lexicon.php?id=67

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search