Manipura lingvo

Manipura lingvo
Meitei-lon
lingvo • moderna lingvo
ĉinotibeta lingvaro
Parolata en nordorienta Barato, Bangladeŝo, Mjanmao
Parolantoj 3,3 milionoj
Skribo Orienta nagaria, Meitei Mayek[1]
Lingvistika klasifiko

Ĉino-tibeta
Tibeto-birma
Manipura (aŭ Meiteia)
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mni
  Glottolog mani1292
Angla nomo Meitei
Franca nomo meitei
vdr

La manipura lingvo (aŭ Meitei-lon, ankaŭ Meitei-lol) estas la unua lingvo kaj lingvafrankao en la sudorienta himalaja ŝtato Manipuro, en nordorienta Barato. Ĝi estas la oficiala lingvo en registaraj oficejoj. Oni parolas la manipuran ankaŭ en la barataj ŝtatoj Asamo kaj Tripuro, kaj en Bangladeŝo kaj Mjanmao.

La manipura jam pruviĝas esti granda integraliga faktoro inter ĉiuj etnaj grupoj en Manipuro kiuj uzas ĝin por komuniki inter si.

La manipuran agnoskas, per la nomo "Manipuri", la Barata Unio, kaj ĝi estas inkludita en la listo de tabelaj (aŭ konstitucie oficialaj) lingvoj. (Ĝi estas inkludita en la 8-a tabelo de la 71-a aldono de la konstitucio en 1992). Oni instruas la manipuran kiel fakon ĝis la post-bakalaŭra nivelo (Ph.D.) en universitatoj de Barato, aparte de tio ke ĝi estas perilo de instruado ĝis la antaŭbakalaŭra nivelo en Manipuro.

Oni ne konfuzu la manipuran kun la biŝnuprija (hindarja lingvo, laŭ klasifado de lingvistoj) de la biŝnuprijaj manipuranoj kiuj pretendas, disputate kaj negate de la manipurlingvanoj, ke la biŝnuprija estis parolata en Manipuro inter la 13-a kaj 19-a jarcentoj.

  1. Manipuri Grammar, Vocabulary, kaj Phrase Book - 1888 Assam Secretariat Press

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search