Mark Rutte

Mark Rutte
Ĉefministro de Nederlando
Persona informo
Mark Rutte
Naskiĝo 14-an de februaro 1967 (1967-02-14) (57-jaraĝa)
en Hago,  Nederlando
Religio Protestanta Eklezio de Nederlando vd
Lingvoj nederlandaangla vd
Loĝloko Hago vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lejdeno - historioscienco (1984–1992)
Internacia Instituto por Mastrumada Disvolviĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Popola Partio por Libereco kaj Demokratio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mark Rutte
Profesio
Okupo politikisto
historiisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Hago vd
ĉefministro de Nederlando
Dum 20192024
Antaŭulo Jan Peter Balkenende
Sekvanto Dick Schoof
Ĝenerala sekretario de NATO
Dum nomumita; ekoficos: 1-a de oktobro 2024
Antaŭulo Jens Stoltenberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mark RUTTE (naskiĝis la 14-an de februaro 1967 en Hago) estas nederlanda politikisto. Ekde la 14-a de oktobro 2010 ĝis julio 2024 li estis ĉefministro kaj ministro de ĝeneralaj aferoj de Nederlando, kaj do estis ĉefministro por la plej longa tempo en la historio de Nederlando. Inter 2006 kaj 2023 li estis la partigvidanto de la dekstre liberala partio Popola Partio por Libereco kaj Demokratio.

Inter 1988 kaj 1991 li estis la prezidanto de JOVD, la junulara organizacio de la VVD, kaj poste li estiĝis membro de partiestraro de VVD ĝis 1997.

En la registaroj Balkenende I, II kaj III, Rutte estis ŝtatsekretario, inter 2002 kaj 2004 la ŝtatsekretario de Socialaj Aferoj kaj Laborebleco kaj inter 2004 kaj 2006 la ŝtatsekretario de Instruado, Kulturado kaj Sciencoj. En la Balotado de 2006, Rutte estis la ĉefa kandidato de la VVD. Post la balotado, kiu la VVD perdis, Rutte estiĝis la prezidanto de la frakcio de la VVD en la dua ĉambro, pozicio kiun li tenis ĝis 2010.

En la balotado de 2010, Rutte denove estis la ĉefa kandidato de la VVD. La VVD gajnis ĉi tiun balotadon. Post la balotado, Rutte estiĝis ĉefministro en registaro Rutte I. La registaro falis en 2012, ĉar la PVV ĉesis sian apogon. En la balotado de 2012, la VVD denove gajnis. Rutte formis kun la PVDA la registaron Rutte II, la plej longdaŭran registaron ekde la Dua Mondmilito.

En 2017, la VVD denove estiĝis la plej granda partio. Rutte formis kun D66, CDA kaj la CU la registaron Rutte III. La registaro falis en 2021 pro la skandalo pri infanzorgo. Post la balotado de 2021, la samaj partioj denove formis registaron; registaron Rutte IV. La registaro falis en 2023 pro malkonsentoj en politiko por azilo. En la 10-a de julio 2023, Rutte avizis ke li forlasos la politikon[1]. Li ankoraŭ estos la ĉefministro ĝis la nova registaro ĵurigos.

En 2024, Rutte estis nomumita por la pozicio de Ĝenerala Sekretario de la NATO[2]. Li ekoficos la 1-an de oktobro 2024.

  1. Rutte stopt als partijleider VVD en kondigt vertrek aan uit NOS (en la nederlanda), 10-a de julio 2023
  2. Wordt Mark Rutte de nieuwe NAVO-Topman? NOS (en la nederlanda), 4-a de novembro 2023

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search