Marko Junio Bruto (latine: Marcus Iunius Brutus; naskiĝis ĉirkaŭ 85, mortis ĉirkaŭ 42 a.K.) estis mortiginto de Julio Cezaro. Por savi la Romian Respublikon kontraŭ tiraneco, li mortigis Cezaron je -44 kaj poste batalis kontraŭ Antonio kaj Oktavio en la batalo de Filipio je -42, sed estis venkita. Li sinmortigis kaj la Respubliko mortis kun li. Lia onklo estis Katono la Plijuna, alia heroa respublikano. Oktavio, adoptita filo de Cezaro, poste starigis la imperion.
Bruto estis sekvinto de la filozofo Platono kaj estis tre studema, leginte librojn en la profunda nokto.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search