Marteno Lutero | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana religia reformisto
| |||||
Persona informo | |||||
Martin Luther | |||||
Naskonomo | Martin Luder | ||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1483 en Eisleben, Saksio, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 18-an de februaro 1546 (62-jaraĝa) en Eisleben, Saksio, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj vd | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio • luteranismo vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | latina • nova altgermana lingvo • germana vd | ||||
Loĝloko | Eisleben • Mansfeld • Magdeburgo • Eisenach • Erfurto • Wittenberg vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Erfurto vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Hans Luther vd | ||||
Patrino | Margarethe Luther vd | ||||
Gefratoj | Jacob Luther vd | ||||
Edz(in)o | Katarina von Bora vd | ||||
Infanoj | Elisabeth Luther • Paul Luther • Magdalena Luther • Margaretha Luther • Martin Luther, Jr. • Johannes Luther vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto • teologo • profesoro • ordenfrato • advokato • tradukisto de Biblio • himnoverkisto • Protestanta reformisto • presbitero • filozofo • pastoro • verkisto • predikisto • komponisto • skribisto vd | ||||
Laborkampo | teologio • filozofio • Reformacio • literaturo • traduko vd | ||||
Aktiva en | Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Naŭdek kvin tezoj vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marteno LUTERO (naskiĝinta Martin Luther la 10-an de novembro 1483 en Eisleben, mortinta la 18-an de februaro 1546 samloke) aŭgustenana monaĥo kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influaj homoj de la mondo. La 31-an de oktobro 1517 li laŭdire najlis siajn 95 tezojn al la pordego de la Kastela preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu duonlegenda ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta konfesio, kiu ankoraŭ estas la precipa konfesio en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipa protestantismo estas tiu de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj.
Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem.
La ĉefaj doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search