Masko

Masko estas ŝirmilo por vizaĝo, uzata por kaŝi sian identecon (per nerekonebleco de la vizaĝo) aŭ por ŝirmi vizaĝon de damaĝo. Maskoj estas uzataj en karnavaloj, teatroj, ankaŭ dum religiaj ritoj en kelkaj kulturoj.

Laŭ Francisko Azorín masko estas Artefarita vizaĝo kun pli malpli karikaturaj trajtoj. Oni uzas ĝin diverscele; ĉar la antikvaj aktoroj uzis ĝin ĉe teatraj sceno, ĝi estas alegorio de la teatra arto.[1] Li indikas etimologion el la araba maskara (maskulo, bufono). Kaj li aldonas la terminon maski, por kaŝi per masko.[2]

Pri la koncepto de "masko" en psikologio vd. Masko (psikologio).

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 132.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search