Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno |
En matematiko pruvo estas demonstro de deviga vereco de iu aserto surbaze de certaj supozoj (aksiomoj). La matematika pruvo devas esti fondita eksplicite sur nedubeblaj reguloj de prudento (tiuj estas esprimataj en matematika logiko en formo de logika aksiomo), ĝi allasas nenian procedon fonditan en opinio, eksperimento, intuicio aŭ sperto. Tiu ĉi fakto farigas el la matematika pruvo la plej certan konatan manieron de verkontrolo de la vereco de iu aserto. Sed la samaj ecoj faras la matematikan pruvon tute ne eluzeblan en aliaj terenoj ol en la matematiko mem. La aserto, al kiu estas konata matematika pruvo, nomiĝas teoremo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search