Materiismo

Epikuro estas konsiderata praulo de materiismo.
Demokrito de Luca Giordano (ĉ. 1600).

Materiismo estas skolo de filozofiomondkoncepto, kiu asertas, ke la mondo estas tute komprenebla kiel materio, energio kaj la leĝoj de fiziko.

En filozofio, la teorio de materiismo diras, ke ĉiuj aĵoj estas kunmetitaj de materio, kaj ke ĉiuj emerĝaj fenomenoj (inkluzive de konscio) estas la rezulto de materiaj trajtoj kaj interagoj. En aliaj vortoj, la teorio asertas, ke nia realeco konsistas tute el fizika materio, kiu estas la sola kialo de ĉio okazanta, inkluzive de homa pensaro, sentaro kaj agado. Materiismo estas tipe konsiderata kiel proksime rilata al fizikismo, kvankam, al kelkaj filozofoj, materiismo estas fakte sinonima kun fizikismo.

Kontrastaj (malaj) filozofioj estas idealismo kaj aliaj formoj de monismo, dualismo kaj plurismo.

Laŭ materiismo ekzistas naturo sed ne supernaturo. Dio estas hipotezo nenecesa, kiel diris Voltaire. Eĉ vivo kaj menso estas nur tre kompleksaj fizikaj sistemoj. Sekve de tio, providenco kaj, laŭ la meĥanikisma vario de materiismo, eĉ la libera volo estas nur iluzioj, kaj la universo agas tute regule sed ankaŭ tute sencele.

Estas notinde, ke ateismo ne nepre estas materiisma aŭ inverse. Budhismo estas ateisma sed ne materiisma, dum epikurismo estas materiisma sed ne ateisma.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search