Mazar-e-Kaid

Mazar-e-Kaid
urdue مزار قائد, Mazar-e-Quaid
angle Mazar-e-Quaid
Ekstera vido de la maŭzoleo.
Ekstera vido de la maŭzoleo.
Ekstera vido de la maŭzoleo.

Landobordo Pakistano
ProvincoSindo

UrboKaraĉio
Koordinatoj24° 52′ 31″ N, 67° 2′ 27″ O (mapo)24.87527777777867.040833333333Koordinatoj: 24° 52′ 31″ N, 67° 2′ 27″ O (mapo)

ArkitektoYahya Merchant

Estiĝo2-a de junio 1970
Konsekro2-a de junio 1970

Lingvojurdua kaj bengala

Mazar-e-Kaid (Sindo)
Mazar-e-Kaid (Sindo)
DEC
Situo en provinco Sindo de Pakistano.

Mazar-e-Kaid (Pakistano)
Mazar-e-Kaid (Pakistano)
DEC
Situo en Pakistano.

Map
Mazar-e-Kaid
Vikimedia Komunejo:  Mazar-e-Quaid [+]
vdr
La blanka maŭzoleo Mazar-e-Kaid, en Karaĉio.

Mazar-e-Kaid (urdue مزار قائد, Mazar-e-Quaid, laŭlitere «maŭzoleo de la gvidanto») estas la lasta ripoza loko de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano. Ĝi situas en Karaĉio, komerca metropolo kaj ĉefurbo de provinco Sindo. La marmora monumento, kompletigita dum la 1960-aj jaroj, konsistas el surfaca areo de 3100 kvadrataj metroj (33 000 kvadrataj futoj) kaj, ĉie en la mondo, estas la plej fama monumento de Karaĉio. Ĝi estas ĉirkaŭigita de formalaj ĝardenoj kaj desegnita en islama modernisma stilo.

Post la morto de Ĝinah en 1948, lia tombo estis plafonita per malgranda kupolo kaj restis en malbonaj kondiĉoj. En 1957 la Registaro de Pakistano starigis internacian konkurson por la desegno de la maŭzoleo. La desegno de la venkinta William Whitfield distingis sin inter la ceteraj proponoj; tamen lian laboron malakceptis la fratino de Ĝinah, Fatima. Ŝi ekserĉis la subtenon de la popolo kaj poste aprobis la desegnon de proksima amiko de Ĝinah, Jahja Merchant, en 1960. La konstruado de la maŭzoleo finiĝis en 1971 kaj estis inaŭgurita fare de Jahja Ĥan, la tiama prezidanto de Pakistano.

Mazar-e-Kaid estas rigardata kiel unu el la ikonaj monumentoj de Pakistano. Kune kun Ĝinah, ene de ĝi ripozas multaj aliaj aktivuloj pri la Pakistana Movado; pro tiu kialo, ĝi fariĝis ofta loko por festumi dum la Sendependeca Tago en la lando. Specialaj celebroj okazas ĉe la maŭzoleo precipe la 23-an de marto, 14-an de aŭgusto, 11-an de septembro, 25-an de decembro, 8-an de julio kaj 30-an de julio, okaze de la ĉefaj naciaj festotagoj kaj datrevenoj. Ĝin ofte vizitas eminentuloj dum oficialaj vizitoj en Pakistano.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search