Mediteranea kuirarto

Pano, vino, kaj frukto: La lunĉo de Diego Velázquez, ĉ. 1617
Pikilia de Grekio
Egiptaj olivoj

La mediteranea kuirarto estas la kunigo de pladoj kaj kuirartoj de la landoj kiuj havas la komunan marlimon ĉe la Mediteraneo. Tiuj landoj (Portugalio, Hispanio, Italio, Francio, Grekio, Maroko, Tunizio, KTP) kiel komunaĵo havas la klimaton kiu venas de la maro sur la kultivado de la nutraĵoj kaj la komerc-vojoj inter ili. Inter la komunaj ingrediencoj en la pladoj de ĉiuj landoj ĉe la Mediteraneo estas la uzado de la olivoleo. Ĝi estas uzata kiel plia ingredienco, por fritado kaj por konservado de kelkaj nutraĵoj. La proksimeco al la mediteranea marbordo ampleksigas la konsumadon de marbestoj kaj fiŝoj, tre ofte la samaj fiŝ-specioj estas manĝataj en diversaj landoj.

Unu el la plej elstaraj elementoj de la mediteranea kuirarto estas la uzado de legomoj, tiel ke ĉi tiu kuirarto estas tre favora al vegetarana kaj vegana manĝkulturo. Sed malgraŭ la dum plenjara abundo de legomoj, la tradicia uzado de viandaĵoj el porko kaj ŝafo estas tre ofta. Oni faras ŝinkojn aŭ endosigas ilin por la eksportado. Tie kie ĝi kreskas, ankaŭ la rizo estas nepra ingredienco, ekzemplo la valencia paeljo kaj la itala rizoto.

La ideo pri mediteranea kuirarto devenas de la libro A Book of Mediterranean Food (1950) de la verkisto Elizabeth David, kvankam ŝi verkis ĉefe pri franca kuirarto. Ŝi kaj aliaj verkistoj inkluzive de la tunizia historiisto Mohamed Yassine Essid difinas la tri ĉefajn elementojn de la kuirarto kiel la olivoj, tritiko, kaj vinberoj, donante oleon, panon kaj paston, kaj vinon; aliaj verkistoj emfazas la diversecon de la nutraĵoj de la regiono kaj neas, ke ĝi estas utila koncepto. La geografia areo kovrita larĝe sekvas la distribuadon de la olivujoj, kiel David kaj Essid notis.

La regiono ampleksas vastan gamon de kulturoj kun distingaj kuirartoj, precipe la magreba, egipta, levantenia, otomana (turka), greka, itala, provenca (franca) kaj hispana. Tamen, la historiaj konektoj de la regiono, same kiel la efiko de la Mediteranea Maro pri la klimato kaj ekonomio de la regiono, signifas, ke ĉi tiuj kuirartoj dividas manĝaĵojn preter la kerna triopo de oleo, pano kaj vino, kiel rostado de ŝafidaĵo, viandaj stufaĵoj kun legomoj kaj tomato (ekzemple, hispana andrajos kaj itala ciambotta), kaj la saleta fiŝaĵo, botargo, trovita tra la regiono. Alkoholaĵoj el anizo estas trinkataj en multaj landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo.

La kuirado de la areo ne konfuziĝu kun la mediteranea dieto, popularigita pro ŝajna sano-profitoj de dieto riĉa je olivoleo, tritiko kaj aliaj grenoj, fruktoj, legomoj, kaj certa kvanto de marfruktoj, sed malforta je viando kaj laktaĵoj. Mediteranea kuirarto ampleksas la manierojn, kiujn ĉi tiuj kaj aliaj ingrediencoj, inkluzive de viando, traktiĝas en la kuirarto, ĉu sanigaj aŭ ne.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search