Menestrelo

Menestrelo en Novjorko

Menestrelo estis mezepoka poeto-muzikisto, bardo kaj aktoro.

Menestreloj marŝis en la kapo de armeoj kaj kantis militajn kantojn kiel ĉe la antikvaj gaŭloj. Ekz. menestrelo Taillefer tiamaniere helpis levi la batalemon de la armeo de Vilhelmo la Konkerinto antaŭ la batalo apud Hastings en 1066.

En postaj jarcentoj menestrelo estis muzikisto, kiu komponis muzikon por poemoj de trobadoro, aŭ akompanis per muzikilo deklamantan poeton. La plej famaj menestreloj estis Jean Bretel kaj Jean Bodel, ambaŭ el Araso, kiuj gloriĝis en la 13-a jarcento. Aliaj konataj menestreloj estas Reinmar la maljuna,...

Menestreloj estis ankaŭ aktoroj, kiuj prezentis por la popolo unuajn dramojn pri la mirakloj de sanktuloj.

En 1330 en Parizo formiĝis asocio de menestreloj (estrata de mestrela reĝo), kiu en sekva jaro 1331 fondis rifuĝejon por malriĉaj kantistoj.

En 1397 fondiĝis alia societo de kantistoj, kiun en 1407 oficiale aprobis Karolo la 6-a. Ili akceptis la nomon instrument-ludistoj (france joueurs d‘instruments) kaj eltenis ĝis la fino de la 18-a jarcento, kvankam dum la jarcentoj iliaj celoj ŝanĝiĝis.

Parencaj temoj estas aedo, bardo, rapsodo, skaldo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search