Metrologio estas dividata en tri bazaj koincidaj aktivecoj.[6][7]
La unua estus la difino de mezurunuoj, la dua la realigo de tiuj mezurunuoj praktike, kaj la lasta la konfirmeblo, kiu ligas la mezurunuojn uzitajn praktike al la referencaj normigoj. Tiuj koincidaj aktivecoj estas uzataj en variaj gradoj fare de la tri bazaj sub-fakoj de la Metrologio.[6] La sub-fakoj estas scienca aŭ fundamenta metrologio, kiu temas pri la establado de mezurunuoj, aplikita, teknika aŭ industria metrologio, la aplikado de mezurado al fabrikado kaj aliaj procezoj en la socio, kaj jura metrologio, kiu kovras la reguladon kaj statutajn postulojn por mezurinstrumentoj kaj la mezurmetodojn.
En ĉiu lando, ekzistas nacia mezursistemo (NMS) kiel reto de laboratorioj, instalaĵoj por gaŭĝado kaj organismoj por atestado kiu plibonigu kaj eltenu ties metrologian infrastrukturon.[8][9] La NMS temas pri kiom da mezuroj estas farataj en lando kaj ties agnosko fare de la internacia komunumo, kio havas ampleksgaman efikon sur ties socio (ekzemple por ekonomio, energio, medio, sansistemo, fabrikado, industrio kaj konsumfidado).[10][11] La efikoj de metrologio sur la komerco kaj la ekonomio estas kelkaj el la plej facile observitaj sociaj efikoj. Por faciligi la justan komercon, devas esti interkonsentita sistemo de mezurado.[11]
↑ Goldsmith, Mike. "A Beginner's Guide to Measurement" (PDF). National Physical Laboratory. Arkivita (PDF) el la originalo en 29a de Marto 2017. Alirita la 7an de Novembro 2020.
↑Collège français de métrologie [French College of Metrology]. (2006) Metrology in Industry – The Key for Quality. International Society for Technology in Education,ISTE. ISBN 978-1-905209-51-4. “... any application of metrology may fall under the scope of legal metrology if regulations are applicable to all measuring methods and instruments, and in particular if quality control is supervised by the state.”.
↑ 11,011,1 Robertson, Kristel; Swanepoel, Jan A. (September 2015). The economics of metrology (PDF). Australian Government, Department of Industry, Innovation and Science. Arkivita (PDF) el la originalo en 7a de Marto 2016. Alirita la 7an de Novembro 2020.