Metroo de Parizo

Metroo de Parizo
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Parizo, Francio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 19-a de julio 1900
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 246,6 km
Nombro de linioj 16 estantaj:
M01 M02 M03 M03bis M04 M05 M06 M07 M07bis M08 M09 M10 M11 M12 M13 M14
4 estontaj: M15 M16 M17 M18
Nombro de stacioj 320
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 5,26 milionoj (2013)
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto RATP / IDF Mobilités
Transportisto RATP
vdr

La Metroo de Parizo (france Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900, inagaŭrita dum la Universala Ekspozicio de Parizo. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 246,6 kilometrojn, kaj 320 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.

La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.

La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).


  1. La nombro de 308 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncis 305 staciojn kaj ne 304 en 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search