Mezoriento

Mezoriento
Mondregiono
regiono, kultura regiono [+]

- koordinatoj28° 0′ 0″ N, 45° 0′ 0″ O (mapo)2845Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 45° 0′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo7 293 609 km² (729 360 900 ha) [+]
Areo7 293 609 km² (729 360 900 ha) [+]

Loĝantaro371 000 000 [+] (2010)
Denseco50,87 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00, UTC+03:30 [+]

Mezoriento (Tero)
Mezoriento (Tero)

Mezoriento (Sauda Arabio)
Mezoriento (Sauda Arabio)
DEC
Mezoriento
Mezoriento

Map
Mezoriento

Vikimedia Komunejo:  Middle East [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Zono komune konata kiel Mezoriento.

MezorientoMeza Oriento, ankaŭ ProksimorientoProksima Oriento (arabe الشرق الأوسط [AlŜark ElAŭsat], perse خاورمیانه, hebree המזרח התיכון [Hamizraĥ Hatiĥon], kurde Rojhelatî Nawerast, turke Orta Doğu) laŭ vaste uzata tradicia eŭropcentra vidpunkto, estas regiono de okcidenta Azio kaj nordorienta Afriko, inkluzivante krom arabaj landoj ankaŭ Israelon kaj Iranon.

Jenaj mondpartoj estas ofte rigardataj kiel Meza Oriento:

Foje Turkio kaj Israelo estas rigardataj en Proksima Oriento, foje en Meza Oriento. Foje oni konsideras Meza Oriento ĉiujn landojn de sudokcidenta Azio, kaj tial oni inkluzivas en ĝin Afganion, Armenion, Azerbajĝanon, Kartvelion[1] kaj Pakistanon; tiusence eblas uzi ankaŭ la terminon de Okcidenta Azio, kvankam el tia vidpunkto ankaŭ okcidenta Siberio devus esti parto de tiu koncepto. Ĉiukaze Siberio estas tiom klara koncepto, ke oni konsideras ĝin plej ofte aparte. En multaj el tiuj konsideroj foje oni ne inkludas Egiption en la senco ke temas pri afrika lando. Alifoje, oni inkluzivas en "Meza Oriento" nur arabajn landojn. Por kompliki plie la aferon oni devas konstati, ke la geografio termino Palestino povus inkludi kaj la aktualan ŝtaton Israelo kaj la okupitan araban landon Palestino, krome estas ankoraŭ du aliaj geopolitikaj entoj pridisputitaj, nome la Turka Respubliko Norda Kipro kaj Kurdio.

La populara uzado de la termino Meza Oriento estas tre asociita kun la amaskomunikilaro kiuj plej ofte tradukas rekte de la angla Middle East. Jam dum la Dua Mondmilito, la Aliancanoj inkludis ene de la nomigo Middle East ankaŭ Egiption kaj Libion, kiuj estis tiam interesegajn militajn temojn kaj celojn. Aktuale estas komuna, krom la menciitajn landojn inkludi ankaŭ tiujn kiuj kunformas Nordafrikon, Sudanon kaj Somalion (vidu sube ĉe Bildaro), kio la administrado Bush nomigis "Great Middle East" (Granda Mezoriento) kaj alifoje ankaŭ la iamajn sovetajn respublikojn de Kaŭkazon kaj de Centra Azio kiuj estas majoritate islamaj.

  1. Gayane Novikova (Decembro 2000). Armenia and the Middle East (Armenio kaj Mezoriento). Middle East Review of International Affairs (Mezorienta raporto pri internaciaj aferoj). Arkivita el la originalo je 2014-08-21. Alirita 14-an de aŭgusto 2014.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search