Mialgio

En medicino, mialgio, konata ankaŭ kiel muskoldoloro, estas simptomo kiu okazas en ampleksa gamo de malsanoj kaj malordoj. Kvankam la plej ofta kaŭzo estas la trouzado aŭ misuzo de muskolo aŭ grupo de muskoloj, akutaj mialgioj povas esti okazigitaj ankaŭ de virusaj infektoj, speciale en foresto de traŭmata historio. Longdaŭraj mialgioj povas esti indikoj de metabola miopatio, de kelkaj nutromankoj aŭ de kronika lac-sindromo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search