Mielo

Konsumota mielo
Mielo en ĉelaro.

Mielo estas dolĉa manĝaĵo farita de abeloj uzante nektaron el floroj. La variaĵo produktita de mielabeloj (nome la genro Apis) estas unu el plej ofte menciataj, ĉar ĝi estas la tipo de mielo rikoltita de plej abelbredistoj kaj konsumita de plej homoj. Mielo estas ankaŭ produktita de burdoj, meliponinoj, kaj aliaj himenopteraj insektoj kiaj mielvespoj, kvankam la kvanto de tiu mielo estas ĝenerale pli malalta kaj ĝi havas iome diferencajn propraĵojn kompare kun la mielo produktita de la abeloj el la genro Apis. Mielabeloj konvertas nektaron en mielo per de procezo de regurgitado kaj vaporigo. Ili stokas ĝin kiel ĉefa manĝoresurso en vaksaj ĉelaroj ene de la abelujo.

Ĝi konsistas el 72-80 %-a akva solvaĵo de glukozo, fruktozo, enhavanta proteinojn, odoraĵojn kaj aliajn materialojn. Ĝi estas rezerva nutraĵo de abeloj. Ĝia koloro varias de helflava ĝis malhelbruna. Kelkfoje okazas, ke la glukozo – malpli solvema – elkristaliĝas (fraja mielo). La abeloj (mielabeloj) faras tion el nektaro de floroj kaj el aliaj plantaj sukerhavaj sukoj. Ĝi surmerkatiĝas kiel ĉelara aŭ likveca mielo.

Mielo elhavas sian dolĉecon el la monosaĥaridoj fruktozo kaj glukozo, kaj havas ĉirkaŭ la saman relativan dolĉecon kiel surtabla sukero.[1][2] Ĝi havas allogajn kemiajn propraĵojn por bakado kaj tre distingan guston kiu kondukas al fakto ke kelkaj homoj preferas ĝin al sukero kaj al aliaj dolĉigiloj.[1] Plej mikroorganismoj ne kreskas en mielo pro ties malalta akvaktiveco de malpli ol 0.6.[3] Tamen, mielo foje enhavas dormantajn endosporojn de la bakterio Clostridium botulinum, kiu povas esti danĝera al infanoj, ĉar la endosporoj povas transformiĝi en venen-produktaj bakterioj en infanaj nematuraj intestaj kanaloj, konduke al malsano kaj eĉ al morto.[4]

Homoj kiuj havas malfortan imunsistemon ne devus manĝi mielon pro la risko de bakteriafunga infekto.[5] Neniu pruvaro montras la profiton uzi mielon por trakti malsanojn.[5] Mielo estas fonto de malplenaj kalorioj kaj oni rekomendas ke ĝi estu anstataŭata per fruktoj kaj vegetaloj.[6] Unu plenkulero da mielo havigas 64 kaloriojn.[7]

Mielĉelaro.

Abeloj tenas mielon en ses-eĝaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj, sed ankaŭ kiel provizon por la vintro. Abelistoj forprenas la ĉelojn kaj per centrifugilo disigas vakson kaj mielon. Transportante abelujojn en regionojn, kie floras precipe unu speco de plantoj, oni ricevas apartan specon de mielo kun speciala gusto.

La uzado kaj produktado de mielo havas longan kaj varian historion.[8] Mielrikoltado estas antikva aktivaĵo.[9] Homoj ŝajne ekĉasis (ekriklotis) mielon ekde antaŭ almenaŭ 8,000 jaroj, kiel pruvas kavopentraĵo de Valencio, Hispanio.[9]

La nomita sinteza mielo produktiĝas el maiza tigo, kaj estas fakte inverta sukero, ne mielo, nome dolĉigaĵo.

  1. 1,0 1,1 National Honey Board. "Carbohydrates and the Sweetness of Honey" Arkivigite je 2011-07-01 per la retarkivo Wayback Machine. Laste alirita la 1an de Junio 2012.
  2. Oregon State University. "What is the relative sweetness of different sugars and sugar substitutes?" Arkivigite je 2012-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Laste alirita la 1an de Junio 2012.
  3. Prescott, Lansing; Harley, John P. and Klein, Donald A.. (1999) Microbiology. Boston: WCB/McGraw-Hill. ISBN 0-697-35439-3.
  4. (1998) “Botulism in the United States: A Clinical and Epidemiologic Review”, Annals of Internal Medicine 129 (3), p. 221–8. doi:10.1059/0003-4819-129-3-199808010-00011. 
  5. 5,0 5,1 "Honey". Mayo Clinic. 1a de novembro 2013. [1] Alirita la 24an de Septembro 2015.
  6. Constance U. Battle (6a de Oktobro 2009). Essentials of Public Health Biology: A Guide for the Study of Pathophysiology. Jones & Bartlett Publishers. pp. 153–. ISBN 978-0-7637-4464-9. [2] Alirita la 27an de Oktobro 2015.
  7. Marilyn P. Shieh; Michelle Shieh (April 2012). Getting Healthy with the Devip System. Trafford Publishing. pp. 68–. ISBN 978-1-4669-1902-0. [3] Alirita la 27an de Oktobro 2015.
  8. Hunt CL, Atwater HW (7 April 1915). Honey and Its Uses in the Home. US Department of Agriculture, Farmers' Bulletin, No. 653. Alirita la 27an de Oktobro 2015. [4]
  9. 9,0 9,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Crane83; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search