Milano (itale: [miˈlano]) estas komunumo de Italio, ĉefurbo de la samnoma administra teritorio nomata metropola urbo Milano kaj de la regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 354 196 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Arese, Assago, Baranzate, Bollate, Bresso, Buccinasco, Cesano Boscone, Cologno Monzese, Cormano, Corsico, Cusago, Novate Milanese, Opera, Pero, Peschiera Borromeo, Rho, Rozzano, San Donato Milanese, Segrate, Sesto San Giovanni, Settimo Milanese, Trezzano sul Naviglio kaj Vimodrone.
Ĝi estas la dua komunumo plej loĝata, post Romo kaj ĝi estas la centro de la plej vasta urba areo de Italio kaj ankaŭ unu el la plej loĝataj urboj de Eŭropo[1].
Fondita de Insubroj dum la komenco de la 6-a jarcento a.K.[2], ĝi estis konkerita de romianoj dum 223 a.K. kaj ĝi estis nomata latinlingve Mediolanum; iom post iom sia graveco kreskis ĝis kiam ĝi iĝis unu el la imperiaj sidejo de la Okcident-Romia Imperio. Dum la historio ĝi iĝis ĉefurbo, kaj ankaŭ ĉefa politika kaj kultura centro, de la Duklando de Milano dum la Renesanco kaj ĉefurbo de la Itala reĝlando dum la napoleona periodo. Kulture, Milano estas ekde la 19-a jarcento la plej granda itala centro por la eldonindustrio, kaj por la libroj kaj la tekstoj kaj por la informado, kaj ĝi estas ĉe la supro de la ĉeno de la muziko, danke al Scala kaj danke al la longa opera tradicio.
Ĝi iĝis la "ekonomia ĉefurbo de Italio" dum la industria revolucio, kiu okazis en Eŭropo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kreante kune kun Torino kaj Ĝenovo la "industrian triangulon". Ekde nun kaj pleje ekde postmilito, ĝi urbaniziĝis pro la kresko de industrioj, kiu okazis en apudaj urboj, kaj pro tio ĝi iĝis ĉefa celo dum la ena migrado.
Dum la lasta jarcento ĝi stabiligis sian ekonomian kaj produktan, iĝanta la plej grandan italan financan merkaton, kaj ĝi estas unu el la modaj ĉefurboj (kune kun Parizo, Londono kaj Novjorko) kaj de la dezajno[3]. Apud Milano, en Rho, estas la Foiro de Milano, la plej granda foirloko de Eŭropo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search