Milito

Murpentraĵo pri Milito (1896), de Gari Melchers.
Fotokunmetaĵo de la historio de milito
Carl von Clausewitz, prusia generalo konsiderita grava teoriisto pri milito.
La milito de Tadeusz Cyprian (1949), foto el la kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio montranta ruinojn de la ĉefurbo de Pollando je la fino de la Dua Mondmilito.

Milito estas konflikto, kiu implikas organizitan uzon de armiloj kaj fizikan perforton inter ŝtatoj aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj por reteni aŭ atingi politikan regadon super iu teritorio. Alivorte, milito okazas por determini, kiu(j) regos iun registaron? En internacia juro, milito kiel jura termino estas anstataŭita de la termino "armita konflikto".

Carl von Clausewitz skribis en sia klasika teksto Pri milito: "Der Krieg ist eine bloße Fortsetzung der Politik mit anderen Mitteln" ("Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj") kaj "Milito do estas ago de perforto por trudi al nia malamiko fari nian volon."

Oni militis por regi naturajn rimedojn, pro religiajkulturaj kialoj, pri politikaj potencekvilibroj, la laŭrajteco de certaj leĝoj, por aranĝi ekonomiajn kaj teritoriajn disputojn, kaj multaj aliaj aferoj. La radikoj de ĉiu milito estas tre kompleksaj — ĝenerale temas pri pli ol unu afero.

Milito kontrastas kun paco, kiun oni ĝenerale difinas kiel la manko de milito. Klasika frazo asertas "Se vi volas pacon, preparu militon", sed moderne fare de la partianoj de movadoj por pacismo oni preferas ŝanĝi la tradician esprimon al "Se vi volas pacon, preparu pacon".

Milito ĉiam disigas homojn, estigas antaŭjuĝojn kaj stigmojn, kiuj bedaŭrinde ofte eterniĝas tra generacioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search