Ministraro tria de Angela Merkel

Ministraro tria de Angela Merkel
federacia kabineto de Germanioparlamenta periodo
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Partoprenanta Ursula von der LeyenSigmar GabrielFrank-Walter SteinmeierThomas de MaizièreHeiko MaasWolfgang SchäublePeter AltmaierBrigitte ZypriesAndrea NahlesKatarina BarleyHans-Peter Friedrich • Christian Schmidt • Manuela SchwesigHermann GröheAlexander DobrindtBarbara HendricksJohanna WankaGerd Müller vd
Dum 17-a de decembro 2013 - 14-a de marto 2018
Antaŭulo Ministraro dua de Angela Merkel
Sekvanto Ministraro kvara de Angela Merkel
Retejo Oficiala retejo
vdr
Angela Merkel

La tria ministraro de Angela Merkel estis la federacia registaro de Germanio, kiu laŭplane oficas ekde la 17-a de decembro 2013, la tago de ofica ĵuro, dum la 18-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2013. Ĝi formale oficis ĝis la 24-a de oktobro 2017, sed pro longdaŭraj koaliciaj marĉandadoj ankoraŭ provizore pluagis ĝis la 14-a de marto 2018, kiam ĝi estis sekvata de kvara ministraro de Angela Merkel. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). La ministraro havas la adjektivon "tria", ĉar jam dum la antaŭaj 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro estis estrata de Angela Merkel, same en koalicio inter la partioj CDU, CSU kaj SPD, kaj ankaŭ dum la 17-a periodo de la asembleo inter novembro 2009 kaj decembro 2013 - tiam tamen temis pri koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Libera Demokrata Partio (FPD), kiu en la baloto de 2013 unuafoje en la historio de la parlamento Bundestag ne atingis minimumon de 5 procentaĵoj da voĉdonoj kaj sekve ne reprezentantiĝas en la parlamento.

La listo de la unuopaj ministroj de la "granda koalicio" de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) - "granda", ĉar la du partiaj blokoj havas la grandan plimulton de parlamentanoj, kaj la parlamenta opozicio sekve estas kompare malgranda, principe situacio evitinda en parlamenta demokratio - publikiĝis la 15-an de decembro 2013. Ĝi sekvu la direktojn de koalicia programo, kiu havas la memfidan titolon "Deutschlands Zukunft gestalten" - "formi la estontecon de Germanio".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search