Miraklo

Miraklo (aŭ mirindaĵo) estas centra koncepto en multaj religioj, kiam en malsamaj religioj kaj kelkfoje eĉ en la sama religio, ekzistas malsamaj perceptoj de la koncepto. Ĝi estas eksterordinara fenomeno kontraŭa al la naturleĝoj. Mirakloj ĝenerale rilatas al religio kaj celas montri la diecon de iu ago aŭ evento, kiu devias de la natura maniero kaj natura konduto de la mondo, kaj estas atribuita al la interveno de pli alta ento kiel dia interveno aŭ de la senditoj de Dio.

Laŭ Teologio, miraklo estas ago de la dia superpotenco kontraŭa al la naturaj leĝoj. Ĝi estas nuligo de la leĝoj de la naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝis ekster ia natura leĝo. Kaj se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estus. Por la teologoj kaj religiuloj, la valoro de la miraklo troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco. Miraklo estas eksterkutima, unuopa, escepta. Iuj religiuloj vidas miraklon kiel pruvon de la ekzisto de Dio, aŭ konfirmon de la ekzisto de la Sendito de Dio.

En figura lingvaĵo, miraklo ankaŭ signifas mirindega faritaĵo: la mirakloj de la scienco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search