Miranda lingvo

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = mwl

Miranda lingvo (propralingve mirandés) estas minoritata latinida lingvo parolata en Portugalio, kiu estas dua oficiala lingvo. Oni uzas ĝin ĉe la landlimo inter Portugalio kaj Hispanio, en komunumo Miranda do Douro, en tri vilaĝoj de komunumo Vimioso kaj kelkaj vilaĝetoj en komunumoj Mogadouro, Macedo de Cavaleiros kaj Bragança. Ĉirkaŭ 15 mil homoj parolas la lingvon en 484 km². Preskaŭ ĉiuj ĝiaj uzantoj estas dulingvaj (miranda-portugala).

Nur en 1882 José Leite de Vasconcelos demonstris ke la miranda estas memstara lingvo, kaj ne simpla dialekto de la portugala. La miranda estas tre simila al la portugala.

Miranda lingvo havas tri dialektojn: mirandês central (norma), raiano (norda) kaj sendinês (sude).

Hodiaŭ, la kultura premo de la portugala kaj de la hispana lingvoj pereigas la mirandan, malgraŭ la leĝaj protektoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search