Mireille Grosjean

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ
Mirejo Groĵan (Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ) en 2009
Mirejo Groĵan (Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ) en 2009
Persona informo
Naskonomo Robert
Naskiĝo 15-an de majo 1946 (1946-05-15) (78-jaraĝa)
en La Chaux-de-Fonds
Lingvoj Esperantogermanafranca
Loĝloko La Chaux-de-Fonds
Nacieco svisa
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Henri Gagnebin (praonklo)
Philippe Robert (avo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mireille GROSJEAN (esperante Mirejo Groĵan; naskiĝis en 1946 en La Chaux-de-Fonds[1]) estas svisa esperantisto, estis kunprezidanto (kun Dietrich Michael Weidmann) de Svisa Esperanto-Societo (SES) de 2006 ĝis 2021, estas prezidanto de SES ekde 2021, estis prezidanto de ILEI (2013-2021), honora membro de ILEI[2]. Ŝia denaska lingvo estas la franca.

Ne estas parenca rilato inter Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ kaj François Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ el Neŭŝatelo, Svislando, fama lingvisto fakulo pri dulingvismo.

Ŝi devenas el pentrista familio Robert (Léopold Robert, Philippe Robert kaj aliaj).

Ŝi estas pranevino de la komponisto Henri Gagnebin. Ŝi studis ludadon de violono kaj ludis en diversaj orkestroj. Ŝi havas absolutan sonsenton.

Ŝi studis la francan lingvon, la germanan lingvon, geografion kaj historion en la universitato de Neŭŝatelo. Ŝi estis instruistino en mezlernejo pri fremdaj lingvoj, specialisto pri interkultura edukado. Ŝi kreis kurson pri konfliktosolvado kaj uzis ĝin dum jaroj kun adoleskantoj en sia kurso pri civitana edukado.

Ŝi parolas flue la francan, germanan, Esperanton kaj variaĵon el Zuriko de la alemana (temas pri svisgermana dialekto). Ŝi parolas mezbone la anglan kaj la italan. Ŝi havas bazajn konojn de la japana lingvo, ĉar ŝi restadis entute 11 monatojn en Japanio.

Ŝi estis kunfondinto kaj kunprezidanto de la Asocio de svisaj edukistoj pri Paco ASEPAIX (intertempe malfondita). Ŝi membras en internacia kunordiga grupo de Internacia Asocio de Edukistoj pri Paco.

Mireille Grosjean estis membro de la Ĝenerala Konsilantaro (kun leĝdona povo) de la vilaĝo, Les Brenets, kie ŝi loĝis de 1977 ĝis 2021, kaj membro de la Unuiĝo Demokrata de Maldekstruloj (Union démocratique de Gauche). Ŝi estas membro de Institut Neuchâtelois.

Ŝi estas konsilanto de junulara grupo Integrative and Communicative Action Network (I CAN) en Katmanduo, Nepalo (ekde 2012).

Ŝi estis prezidanto de Asocio loka, kies celo estas subteni la Trajnlinion Le Locle - Les Brenets, kies nomo estas "Le Régional" (ekde 2013). Ekde 2020 la nova prezidanto de tiu Asocio estas Romain Bélisle, nepo de Mireille Grosjean.

Ŝi estas prezidanto de Asocio, kies nomo estas "La Mondo ĉe via Pordo" (Le Monde à ta Porte), kiu celas organizi renkontiĝojn interkulturajn.

Ŝi estas kunfondinto kaj membro de la NRO Scio Sen Bariloj (fondojaro 2009)

  1. https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=100
  2. De novembro 2022, vd https://www.ilei.info/instancoj/Mireille_Grosjean.pdf

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search