Mitologio

La melosa Venuso montras Afroditon, nome unu el la klasikaj helenaj diinoj plej konataj kaj elvokivaj por la posta kulturo jam ne kiel diaĵo sed kiel mito.

Mitologio (el la greka: μυθολογία, el μύθος, "rakonto", "legendo," kaj el λόγος, "vorto"; "diskurso") estas la tuto de sanktaj rakontoj pri dioj kaj aliaj supernaturaj estaĵoj de popoloj: mitoj. Ili ne estas nur fikciaj, ĉar ofte ili klarigas iun aspekton de la realeco. En la greka lingvo, la vorto mito (mythos) simple signifas "rakonto". La ideo de mito kiel falsaĵo devenas ne de la vorto mem, sed de posta kredo aŭ konsidero pri greka religio. Tiele la koncepto de mito ne samas kun tiu de fabelo.

Estas du malsimilaj uzadoj por la termino mitologio nome kiel simpla kolekto de la mitoj sed ankaŭ kiel scienco kiu studas tiujn mitojn, ties signifojn, gravojn, rezultojn, evoluojn ktp., kiel grava parto de la ĝenerala kulturo. Tiele mitologio estus fako de antropologio.

Laŭ Francisko Azorín mitologio estas "Fabela historio de dioj, duondioj, diaĵoj k. mitaj herooj. Pro la tradicia simbolismo de la mitoj, artistoj k. arkeologoj devas ilin koni."[1] Li indikas etimologion el la greka mithologia, el mitho + logos (mito priskribo) kaj de tie la latina mythologia. Kaj li aldonas liston de plej konataj greko-romaj mitoj (vidu sube).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 140.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search